Anonymous 11/28/2024 (Thu) 01:59 No.524 del
>>523
>Kie mi eraris en la teksto?
"Senpaga brakumoj" kaj "erinaca brakumoj" (nombra akordo), "premi" (por tia "erikativo" mi kutimas vidi nudan radikon), "en asocion kun" (ne necesas akuzativo), "presentas" (ĝusta formo estus "prezentas", "speciala ferio" (ĝusta senco de la angla frazo estas laŭvorte "festotaga speciala epizodo"), "tradukita por" (se vi uzas la nomon "L. L. Zamenhof" kiel kaŝnomon tio devus esti "tradukita de"), "Esperanta subtitoloj" (denove nombra akordo) "la Peertube retpaĝo" (devus esti "la Peertube-retpaĝo" aŭ "la retpaĝo Peertube"), "legi la Bildrakonto" (mankas akuzativo, kaj kial majuskle?)
>Mi volas praktiki Esperanton
Vi volas ekzerci vin pri Esperanto. "Praktiki" signifas "uzi en praktiko".
>kun tradukoj
Tio signifus "kune kun tradukoj", "akompanate de tradukoj". Certe vi volis diri "per tradukoj".